LA UNUA VIRTUALA KONGRESO DE ESPERANTO

LASTA ŜANCO ALIĜI KAJ SPEKTI LA UNUAN VIRTUALAN KONGRESON DE ESPERANTO: ĜIS LA 20-A DE SEPTEMBRO

Se vi ne jam spertis la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) aŭ ŝatus (re)spekti programerojn, jen la lasta ŝanco: por ebligi al ĉiuj partopreni tiun unikan virtualan festenon de Esperanto, UEA plilongigis la unikan VK-sperton ĝis la fino de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), la 20-an de septembro. Tiu invito validas por ĉiuj, ankaŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne estas membroj de UEA. VK-aliĝintoj povas normale aliri la virtualan kongresejon per vk.retevent.com. Novaj aliĝantoj bv. uzi la retan aliĝilon: vk.mondafest.net. La aliĝkotizoj estas simbolaj por individuaj membroj de UEA kaj varias laŭ lando: 20, 10 kaj 5 EUR por landkategorioj 5, 4 kaj 3, resp! ektive, k aj nulo por landkategorioj 1 kaj 2 laŭ la kotizo-sistemo de UEA. Per la sama aliĝilo eblas aliĝi ne nur al la VK, sed ankaŭ al UEA. Ĉiuj bonvenas subteni la laboron de la Asocio per aliĝo. Se iu havas problemon pagi la aliĝkotizon, bv. skribi al la adreso .

La speciala platformo de la VK ebligas al la partoprenantoj inteligente serĉi apartajn programerojn per nomo, prezentanto, kategorio. Entute disponeblas 140 spektaĵoj. Esploru: vk.retevent.com/programo. Enirante programeron, vi spertos ĝin same kiel ĝi okazis dum la realtempa kongreso, vi povos vidi la lastatempajn komentojn kaj mem afiŝi novajn en la babilejo. Daŭre funkcias la “konstantaj” vidbabilejoj “Koridoro”, “Kafejo” kaj “Librejo” por renkontiĝo de kongresanoj.

Jam aliĝis 1863 personoj el 95 landoj: vk.mondafest.net/aliĝintoj. Ili ĝuis plej varian programon, inkluzive de ne nur tradiciaj UK-programeroj, sed ankaŭ novspecaj spertoj: centoj da virtualaj ĉambroj “vidbabilejoj”, kie okazis liberaj kunvenoj, pli ol 20 prezentoj de aŭtoroj kaj eldonejoj dum Aŭtoraj Momentoj kaj Libroj de la Jaro, ok virtualaj ekskursoj al diversaj mondpartoj, sep virtualaj koncertoj de konataj E-muzikistoj, 11 sciencaj prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo, plurnivelaj Esperanto-kursoj, kunmanĝado tra la mondo, aŭkcio kaj multaj pli. Bunta ĉiutaga raportado dum la VK estas daŭre videbla en la Festivala Kuriero. Vi bonvenas aboni ĉe mondafest.net/kuriero.!

Plej bone esprimas nian laboron spite de la pandemio la vortoj de Humphrey Tonkin, honora prezidanto de UEA: "La Universala Kongreso de Esperanto ne okazas... Sed okazis io alia – iu mirakla transformiĝo. La esperantistoj kunvenas en senprecedencaj nombroj perrete. Al la ĵusa Virtuala Kongreso de Esperanto aliĝis duobla nombro de kongresanoj kompare kun la nombro kiun oni atendis en Montrealo antaŭ la nuligo de la Universala Kongreso. Miloj da homoj ligiĝas virtuale trans la landaj kaj kontinentaj limoj."

Via aliĝo helpos al UEA konstrui la venontajn Virtualajn aŭ Hibridajn Kongresojn, tamen restas nur du semajnoj por sperti la unuan. Aliĝu ankaŭ vi, bonvenon (re)sperti la VK-on!