La Jarkunveno de SEF la 25-an de marto 2023

La virtuala /hibrida jarkunveno iris glate, preskaŭ senprobleme. Okazis nur unu-du rompoj en la retkonekto de la partoprenantoj. En Stokholmo kaj Gotenburgo kolektiĝis grupoj de klubmembroj ĉirkaŭ komuna ekrano, laŭtparolilo kaj mikrofono, aliaj dise en la landoj sidis hejme ĉe propra komputilo.

La estraro reelektiĝis, krom unu el la anstatŭantoj kiu devis rezigni pro manko de tempo kaj nova forto envenis. Same ni ekhavis novan anstataŭantan revizoron.

Dum ni trairis la jarraporton ni de la partoprenantoj ricevis plurajn bonajn ideojn kaj konsilojn, kiujn ni prilaboros dum la jaro. Ni diskutis la du skribitajn proponojn de unu el niaj membroj kaj la jarkunvenaj partoprenantoj decidis pri ili laŭ la proponoj de la estraro. La estrara proponoj pri senŝanĝaj membrokotizoj okazis diskuto kies rezulto estas ke la estraro aranĝu membrokunvenon pri la temo. Kelkaj opinias ke la kotizo estas tro modesta kaj la revizoroj konstatis ke ĝi ne kovras la koston por La Espero.

Legu pli en la venonta numero de La Espero.

Ann-Louise