Blogoj en esepranto

Karaj samideanoj,

Ni ĉiuj estas grandaj batalantoj por antaŭenpuŝi nian movadon. Gratulon al vi ĉiuj. 
Kadre de Programo Mia Amiko, mi elpensis ideon por helpi niajn plievoluitajn lernantojn komenci aktivadi (ĉar la aktivado motivigas ilin resti en la movado). Do, mi ĵus kreis la blogon "EL BRAZILO" por prezenti resumojn en Esperanto de interesaj artikoloj, kiuj aperas en la Brazila gazetaro. Nature, ke dum jaroj ekestis kelkajn problemojn por tion fari:
1. Dekomence, la homoj timas komenci skribi en Esperanto;
2. Malmultaj estas kapablaj fari bonajn resumojn de ĵurnalaj artikoloj; 
3. Ne ĉiuj kompetentas krei proprajn teknologiajn solvojn por fari bone prezentitajn blogojn.
.... Tiu resume estis la kaŭzoj por malprospero en la produktado de  esperantistaj blogoj tra la mondo, kaj malmulton ni scias pri la diversaj landoj kie estas la esperantistoj.

Tamen, ĵus venis ĉatGPTo (https://chat.openai.com/chat), kiu tre bone resumas longajn gazetajn artikolojn rekte en Esperanto. Vi simple petas ke ĝi faru tion, donante la ligilon de la gazeta artikolo, kaj ĝi legas la tutan materialon kaj mirinde resumas la artikolon en sufiĉe bona Esperanto, donante titolon kaj referencon. Tamen vi devas peti tiel: "Bonvole resumi tiun artikolon en Esperanto kun titolo kaj referenco... (aldonu la ligilon de la artikolo en via lingvo)"

Fari de "blogger.com" la blogejon estas triviala tasko. La publikiĝo kun ioma revizio (ĉar GPT mensogas, trudas kaj kreas neesperantajn terminojn) vi alvenas al la solvo.

Vidu la rezulton, uzendaj de multaj aktivuloj tra la tuta mondo (ekz: El Indonezio, El Japanio, El Telavivo, El Pekino, ktp) fari la samon. 

https://elbrazilo.blogspot.com/


Mi povas helpi, kaze iu ajn el vi volos eki tiun ideon. Ju pli da publikaĵoj en Esperanto tra la reto, des pli bone ni povas progresi.

Plej amike,
Adonis Saliba