La tute nova Esperanto-Plaĝo, por Emeritoj, Aprilo

Bonvenon al la nova Esperanto-Plaĝo en Hispanio!  En aprilo kaj majo ĉi jare okazos tute nova eksperimenta kursaro de Esperanto apudplaĝe, proksime de Valencio, Hispanio en la ferio-urbo Cullera, kun emeritoj el du mondopartoj: Azio kaj Eŭropo.

Jam aliĝis 3 pensiuloj: unu el Ĉinio, unu el Koreio kaj unu el Japanio.  Nun se eblas, povas aliĝi 3 aldonaj pensiuloj el 3 eŭropaj landoj, do 6 gelernantoj entute, el 6 landoj.  Se estos tiom da diversaj landoj, ni provos inviti la Valencian Televidon por regiona raportado pri Esperanto.

Se vi konas emeriton (komencanton, komencinton aŭ progresanton) kiu eventuale volas bone lerni Esperanton kaj partopreni en ĉi tiu intensa kursaro, bonvolu sendi mesaĝon rekte al Dennis Keefe, keefeinchina ĉe gmail.com.

Ankaŭ vizitantoj kaj akompanantoj estas bonvenaj.  Vi, vizitanto, povas resti tiom da tempo kiom vi volas; aŭ eta parteto, ekzemple nur kelkaj tagoj, aŭ la tuto, du monatoj.  Interesaj detaloj pri la plaĝaj loĝejoj troviĝas ĉe: www.alquitur.es  

Kiel menciite, por pli da detaloj pri ĉi tiu tre, tre longa, nekutima, apudplaĝa, dumonata kursaro de Esperanto, bonvolu sendi retmesaĝon al la kursgvidanto, Dennis Keefe; keefeinchina ĉe gmail.com.

Se la kurso sukcesos ĉi jare, la Valencia Grupo de Esperanto kaj mi ripetigos ĝin ankaŭ venontjare.

Amike,

Dennis Keefe
Grupo de Valencio
Cullera (Valencio), Hispanio
keefeinchina ĉe gmail.com