Nordiaj junuloj renkontiĝis en Malmö

Nordiaj junuloj renkontiĝis en Malmö

Suno, piedirado, ludoj, kuirado, ridado, parolado - tio bone resumas nian paskan semajnfinon en Malmö. Partoprenis entute naŭ personoj el Svedio kaj Danio. La loĝadon organizis mi sed la programo estis spontana kaj ĉiu kontribuis al igi la renkontiĝon granda sukceso.

Malmö estas granda urbo taŭga por spontana programo. Kiel ejo mi elektis STF Malmö City, kie ni povis kuiri niajn manĝojn kaj tiel ŝpari monon. Invitoj estis dissendataj per retpoŝto, Amikumu, Facebook kaj Telegram. Entuziasme respondis kelkaj kiuj ĉeestis la skandinavan kongreson pasintjare, sed ankaŭ kelkaj novuloj. La ejo en Malmö montriĝis esti tre bona. Ĝi estis bela, surprize pura kaj la servo estis tre bona. Ni ricevis grandan subtenon el fonduso de SEF por la loĝado kaj amuzaĵo. Kelkaj el ni restis en la ejo ekde ĵaŭdo ĝis lundo. Aliaj restis tri aŭ du tagojn. La etoso en la gastigeja kuirejo estis afabla. Kelkaj aliaj gastoj scivolis pri la lingvo kiun ni parolis kaj ni kompreneble volonte respondis iliajn demandojn.

JunaNordio2019 5

Dum ĉi tiuj kvar tagoj ni vidis multe. La moderna muzeo havis ekspozicion pri Andy Warhol. Pro la bela vetero ni provis esti ekstere kiel eble plej multe. Ni pasigis kelkajn horojn en Kungsparken promenante kaj ludante flugdiskon. Unu tagon ni faris ekskurson al Hjärup kaj Lund. Rickard gvidis nin tra la belega, nove konstruita sed mezepokaspekta urboparto Jakriborg. Ni ankaŭ vizitis Lund Domkyrka kaj la muzeo Kulturen kie ni vidis du ekspoziciojn pri minoritata grupo: transgenruloj kaj sameoj. En Malmö ni kompreneble ne maltrafis Turning Torso kaj la bela areo ĉe la maro kun panoramo al la ponto. Ni provis du amuzajn veturilojn: pedalboaton sur la rivero kaj elektrajn skutilojn, kiuj ni rimarkis estis tre popularaj en la urbo. Ni ankaŭ estis invititaj al Klubo Esperantista de Malmö. Tie ni rigardis ilian librokolekton kaj laboron pri arĥivaj fotoj kaj dokumentoj. La lastan tagon ni venkis teamon de skanianoj en laserbatalo.

JunaNordio2019 6

JunaNordio2019 3Viro sur skutilo

Skutado estis populara en Malmö - ni provis kompreneble!

JunaNordio2019 7

Ludado de flugdisko ĉe Turning Torso

Kiel kutime mi mem plej ĝuis la konversaciojn, sendepende ĉu ni estis en parko, trajno, kuirejo aŭ drinkejo. Ni babilis pri muziko, IJK, universitataj studoj, jutubo kaj aliaj aferoj kiuj interesis nin, sed revenanta temo estis la diferencoj inter niaj landoj. La danoj gustumis Nubbesallad kaj Påskmust kaj mi lernis ke estas tradicio en Arhuzo duŝi junulojn en cinamo je la 25-a naskiĝtago. Tatu rakontis pri finnaj kutimoj.

JunaNordio2019 8

Tobias gustumas Nubbesallad sur krispa pano kun ovoj kaj aneto.

La tuta renkontiĝo estis bonetosa kaj mi specife ĝojis ke ĝi servis kiel unua esperanto-renkontiĝo por du el la partoprenantoj. Laŭplane okazos simila renkontiĝo printempe 2020, aŭ en suda Svedio aŭ en Danio.

Ingrid Antonia Berglund

 

JunaNordio2019

 

"Tre amuza renkontiĝo kaj bona okazo por kunveni kaj ekkonatiĝi junajn esperantistojn en Nordio! Bonege organizita kun programo kaj libera tempo ankaŭ. Sentis kiel en Esperantujo." - Rickard Vesterberg

"Estis mia unua fojo renkonti aliaj esperantistoj kaj mi estis tre nervoza ke mi ne eblkompreni io sed, post kvin minutoj mi rimarkis ke mi komprenis pli ol mi pensis! Mi havis multaj da ridoj dum la tago kaj estis tre amuza uzi la lingvo kun aliaj esperantistoj. Mi volas danki ĉiuj kiuj mi renkontis en Malmö denove por bonegan tagon! Mi esperas ke mi renkontos vin denove en la futoro!" - Pontus Jonsson

"Mi ege ŝatis partopreni la interesojn de aliaj esperantistoj, disvastigi la niajn kun scivolemaj kunloĝantoj, kaj vidi kion la urbo de Malmö enhavas. Tamen mi tie ja lernis ke mevoj timendas." - Jonathan Millington

"Mi tre ŝatis la agrablan etoson dum la renkontiĝo. Kvankam ni estas malsamaj kaj loĝas en malsamaj landoj, la sento de komuneco estis forta pro Esperanto (kaj la bona loĝejo!). Manĝe, la klimakso estis la surprize bongusta 'nubbesallad' - sala, dolĉa, grasa, acida, aneta kaj ne tiom malsaniga. Mi kuiros tion multfoje en la venontaj jaroj." - Svend Nielsen

"Mi neniam vizitis Malmö antaŭe, sed la urbo bonvenigis nin per belega vetero, tre favora por turismado. Ĉar estis junula aranĝo, ni ankaŭ volonte ludis diversajn ludojn, kaj ni povis tion fari kaj ekstere kaj endome. Mi esperas ke mi revidos la partoprenintojn en venontaj aranĝoj." - Tatu Lehtilä

"Tiu renkontiĝo estis mia unua! Ege plaĉis al mi renkonti kaj amikiĝi aliajn junulajn esperantistojn, kaj ĉio estas bonege kune kun esperantistoj! Mi jam antaŭĝojas la renkontiĝon la venonta printempo!" - Magnus Bonnevie