La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo

El Informilo no 42 de la UN-oficejo de UEA, septembro 2019:

La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. Dum tiu ĉi festivalo, ankaŭ estos projekciitaj filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo, kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de tiuj ĉi kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto. Se vi konas koruson, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu la UEA-reprezentanton ĉe Unesko d-ro François Lo Jacomo ().