Pola RetRadio en Esperanto daŭre pri la 104-a UK en

Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,

Daŭre la Pola RetRadio en Esperanto www.pola-retradio.org prezentas la promesitajn pliajn sonmaterialojn surbendigitajn en la kongreseurbo kaj rilatajn al la 104-a UK en Lahtio.

En la elsendo el 09.08.2019 troviĝas interparolo kun Claude Nourmont pri la prepardefioj al la nunjara Kleriga Lundo kaj la omaĝa programero dediĉita al Baldur Ragnarsson. Pri ĉi lasta siajn impresojn kundividas la kunpartoprenanta ĝin Vesna Staničić-Burchards: http://pola-retradio.org/2019/08/e_elsendo-el-la-09-08-2019/. La elsendo el 13.08.2019 enhavas sonscenon pri la  komenca fragmento de la ĵaŭda dumkongresa programero >CO respondas<, kiun reprezentis Martin Schäffer – ĝenerala direktoro, Stanka Starčević – kasisto de UEA kaj Clay Magalhães – konstanta kongresa sekretario: http://pola-retradio.org/2019/08/e_elsendo-el-la-13-08-2019/. En la elsendo el la 16.08.2019 ni gastigas antaŭmikrofone Osmo Buller, kiu rakontas pri sia dumkongresa kaj postkongresa programkunlaboro. Inter 5 prelegoj pri Finnlando li prelegis en la ĵaŭda kongresa programo pri „La finna politiko en praktiko”. Postkongrese li gvidis la 4-tagan ekskurson al „Norda Finnlando – kie boacoj vagadas”.

Ĉiuj ĉi sonmaterialoj estas aŭdeblaj ankaŭ eksterelsende ĉe nia paĝo www.pola-retradio.org post la alklako de la trabeto „Antaŭ la mikrofono”.

Aŭskultu mem, aŭskultigu aliajn!

Ĉiuj ĉi raportoj troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.

Skribu kaj komentu al:   (aŭ ). Subtenu nian laboron pere de UEA: vars-t.

 

Amike, en la nomo de la tuta Redakcia Skipo,

red. Barbara Pietrzak