Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 829
2019-10-01
OPERO EN ESPERANTO
La 27-an de septembro 2019 (je la 19:00
CEST, 17:00 UTC) la Nacia Teatro de Prago eksurscenigis la operon
Sternenhoch kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro (de la 27-a de
septembro ĝis la 2-a de oktobro 2019). La prezentaĵo estas rete
vivelsendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. La
premiero de tiu ĉi versio okazis la 7-an de aprilo 2018 ĉe la Nacia
Teatro en Prago, Ĉeĥio, kaj ĝi estas la unua komplete esperantlingva
lirika opero.
La libreto, verkita de la ĉeĥa komponisto Ivan
Acher surbaze de la groteska, ekspresionisma romano Utrpení knížete
Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”),
publikigita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma, estis
rekreita en Esperanto de la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu
ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu
traduko.
La kultura platformo OperaVision (http://operavision.eu), financita de la
programo de Eŭropa Unio “Kreiva Eŭropo” kaj disponebla en la
franca, en la germana kaj en la angla, celas konatigi la mondon de opero al
la plej vasta kaj diversaĝa publiko per reta dissendo kaj disponigo de
operoj, al kio aldoniĝas artikoloj, intervjuoj kaj aliaj uzeblaj rimedoj
por la publiko, kiu alproksimiĝas al tiu arta formo kaj deziras
plukreskigi siajn konojn tiurilate. La projekto kunigas 29 partnerojn el 17
eŭropaj landoj kaj disvolviĝas sub la superrigardo de Opera Europa,
asocio de operaj kompanioj kaj festivaloj en Eŭropo.
Kadre de
tiu ĉi ampleksa kultura projekto la opero Sternenhoch estas rete
vivelsendata kaj restos rete spektebla ĝis la 26-a de marto 2020. La tuta
enhavo estas spektebla senpage, kun subtitoloj en la franca, en la germana
kaj en la angla, kun ebleco je aŭtomataj subtekstoj en 114 pliaj
lingvoj.
Trovu ligilon al la opero Sternenhoch en OperaVision
ĉi tie: https://operavision.eu/en/library/performances/operas/sternenhoch-national-theatre-prague.
Aldone al la filmo de la opero, ĉe la retpaĝo de OperaVision
disponeblas aliaj filmetoj kaj intervjuoj. Se vi deziras malkovri pli pri
la fono de la opero kaj pri la elekto de Esperanto por tiu ĉi opero, bv.
spekti ĉe Jutubo mallongan prezenton de la reĝisoro Michal Dočekal (https://www.youtube.com/watch?v=Hziv3vOx9a0)
kaj tre interesan intervjuon kun la komponisto Ivan Acher, kies unua verko
estis fakte Sternenhoch (https://youtu.be/pE1ieVjoPY4).
Ambaŭ kontribuoj estas subtekstitaj en Esperanto.
UEA varme
invitas ĉiujn interesitojn spekti la operon kaj tiel subteni tre gravan
kaj interesan manifestiĝon de nia lingvo en la internacia kultura
medio.